Babel

The Tower of Babel (Genesis 11: 1-9)

Esperanto

  1. Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
  2. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis.
  3. Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko.
  4. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero.
  5. Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj.
  6. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari.
  7. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.
  8. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon.
  9. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.

Hear a recording of this text by Jan Jurčík

Information about Esperanto | Phrases | Numbers | Time | Family words | Tower of Babel | Articles | Learning materials

The Tower of Babel in International Auxiliary Languages (IALS)

Esperanto, Europeze, Folkspraak, Ido, Interglossa, Interlingua, Interslavic, Lingua Franca Nova, Lojban, Occidental (Interlingue), Romániço

Other Tower of Babel translations

By language | By language family

[top]


The Fastest Way to Learn Korean with KoreanClass101

You can support this site by Buying Me A Coffee, via PayPal or Patreon, or by contributing in other ways.

If you find all the adverts annoying, there is now an Ad-free version of Omniglot which you can access for a small monthly or annual donation.

Cloud Web Hosting - Kualo

Note: all links on this site to Amazon.com, Amazon.co.uk and Amazon.fr are affiliate links. This means I earn a commission if you click on any of them and buy something. So by clicking on these links you can help to support this site.

Language skills in just 10 minutes a day with Ling

[top]